Veja, 01-mar-95

Di Agora' Internet - 2 marzo 1995

VEJA, 01-MAR-95

From: “JAMES REZENDE PITON - CAMPINAS,SP - BRAZILO”

Subject: VEJA, 01-MAR-95

To: x#xxx.xx

Message-id:

X-Envelope-to: xx#xxx.xx

X-VMS-To: IN%”xxx#xxx.xx”

X-VMS-Cc: JAMES

Sender: xxxx#xxx.xx

Precedence: list

La plej grava brazila semajna revuo VEJA (1.070.000 ekz.) prezentas

hodiaux kiel kovrilan artikolon: “INTERNET - La tutplaneda reto al kiu

vi iam sxaltos vin”. Por nefaka auxtoro, la jxurnalisto bone priskribis

kaj la servojn kaj la evoluon de la reto.

Mi rimarkis en la priskribo de IRC:

(…) La babilajxoj estas plej frenezaj. Foje maldecajxoj, rasismaj kaj

seksismaj esprimoj svarmas sur la ekrano. La oficiala lingvo estas la

angla -

el la plej fusxa kvalito. Esploro en Cambridge montris, ke la averagxa

vortprovizo uzata en IRC estas 200 vortoj - dum homo meze edukita uzas

cx. 1000. Kun iom da pacienco oni trovas bonordan kanalon, kie eblas

fakte alskribi multajn homojn samtempe.

Mi sentas, ke tio povas esti okazo reagi, mencii la ekziston de kanalo

Esperanto, kursoj kaj asocioj surrete. Cxu vi opini, ke indas

reliefigi la menciitan malbonan scipovon de la angla, kompare al rezul-

toj kiujn ni averagxe havas en la perretaj kursoj?

Mi ne scias, cxar post la artikolo en THE TIMES, kiun Edmund kopiis

por ni, mi forte emas forlasi esperanton kaj mian gepatran lingvon,

kaj lasi mian kapon tute liberan, nur por la angla… :-)

La revuo ne havas retadren, mi telekopios (proponoj bonvenas).

La jxurnalisto jes: Euripedes ALCANTARA, .

James PITON